13 posts tagged “ŝerco”
Post sia morto la fama brazila futbalisto venis en la ĉielon. Ĉar li ankaŭ en la ĉielo ne povis resti sen fari ion, li tie trajnis kreis futbalekipon, en kiu ludis multaj aliaj iamaj talentoj. Nun okazis, ke en la infero oni aŭdis pri tio, kaj tiam la ĉefdiablo invitis la ĉielan ekipon al granda pokal-ludo. Kvankam preskaŭ ĉiuj iamaj famuloj estis en la ĉiela ekipo de Pele kaj por la infero ludis nur subklasaj ludistoj el iama usona karcersportgrupo, la infera ekipo gajnis 10 kontraŭ 0! – Kial? – Nu tute simple ĉar ĉiuj arbitroj estis en la infero!
Iam, en poŝtoficejo, leterportistoj apartigis leterojn. Unu el la leteroj estis adresita:
S-ro
DIO
Ĉielo
- Kiel ni povus liveri ĝin? Ni tuj malfermu la leteron kaj kontrolu ĉu ni povas iel helpi la sendinton.
La letero, verkita de knabo, jene tekstis:
"Sinjoro, mia patro estas sen mono, maldungita, kaj devas vivteni mian patrinon, miajn gefratojn kaj min. La fakturoj estas baldau pagendaj. Bonvolu sendi al ni mil dolarojn por mildigi nian problemon. Antaudanke,
Joĉjo"
Kompate, la poŝtoficistoj decidis kolekti monon. Ili nur atingis okcent dolarojn, sed ili sendis la sumon, anonime. Ili ne kuraĝus respondi... En la posta semajno, la knabo sendis plian leteron:
"Koran dankon, Sinjoro. Mi pli forte preĝos por danki al vi. Venontfoje, vi tamen sendu al mi ĉekon, ĉar la leterportisto jam ŝtelis al ni ducent dolarojn.
Joĉjo"
Mi trovis la suban ŝercon pri la Usona prezidanto, George W Bush (Ĝorĝ Dablju Buŝ), ĉi tie.
Prezidanto Bush decidis lerni Esperanton
Prezidanto Bush decidis lerni Esperanton. Rice demandas lin: „Kial precipe Esperanton, vi ja apenaǔ scipovas la anglan kaj hispanan?“ – „Nu mi vidis, ke ankoraǔ neniam usona ŝtatestro vizitis Esperantion kaj tial mi tion volas tuj fari kaj nature volas saluti la homojn tie en sia lingvo.“ (dmw 2006-05-29)
Antaŭ multaj jaroj, kiam velŝipoj travojaĝis la marojn, brava kaj sentima ŝipestro komandis belan frajtŝipon. Tamen, ankaŭ sur la maroj oni trovis piratojn, kaj dum vojaĝo, la observisto de la frajtŝipo kriis, "Piratoj! Du pirataj ŝipoj alproksimigas nian tribordan pruon!"
"Preparu forpeli enirantojn!" diris la ŝipestro al siajn maristojn, kaj ili forte rezistigis la piratojn. Sed la piratoj estis tro multe, kaj la batalo turniĝis kontraŭ la frajtŝipanaro. Kiam ĉio aperis perdita, la ŝipestro kriis al sia sepa maato, "Knabo! Alportu mian ruĝan ĉemizon!" La knabo alportis la ruĝan ĉemizon, la ŝipestro surmetis ĝin, kaj eniris denove, kaj pli forte, la barakton. Kuraĝiginte per lia braveco, lia ŝipanaro ankaŭ batalis pli forte, kaj baldaŭ ili forpuŝis la piratojn.
Du tagoj poste, la observisto denove ekkriis, "Piratoj! Kvar ... kvar piratŝipoj apud nia baborda pruo!" Denove la frajtmaristoj penis defendi kontraŭ la piratoj. Denove ili preskaŭ malsukcesis. La ŝipestro repostuliĝis de sia sepa maato, "Alportu mian ruĝan ĉemizon!" Denove, post longa batalo, la piratoj senkuraĝiĝis kaj forveladis.
Dum la sekva nokto, dum la oficira vespermanĝo, la unua maato demandis de la ŝipestro, "Kapitano, kial dum la batalo vi postulis vian ruĝan ĉemizon? Ĉu tiu estas via 'bonŝanca' ĉemizo?"
"Ne, ne bonŝanca ĉemizo," ridis la ŝipestro. "Sed, la ruĝkoloro kaŝas mian sangon, kaj la maristoj, pensante mi senvundita, eble nevundebla, daŭras barakti forte kaj kuraĝe."
"Ho, bona ideo!" diris la unua maato. Post tri tagoj, la observisto ekkriis timege, "Piratoj, plimulte da piratoj! Ho, ve, dek pirataj ŝipoj venas rekte al nia pruo!" Ne volante malŝpari tempon, la ŝipestro diris al la sepa maato, "Knabo! Tuj alportu mian brunan pantalonon!"
Mi hierau aŭdis tre malbonan ŝercon:
D: En kiu urbo loĝas la plej unikaj homoj?
R: Dakaro - la loĝantoj esta senegalaj.
Mi pardonpetas! Ĝi vere estas malbona.
Ĉu vi ĝuas ŝercojn? Ili certe plaĉas al mi!
Mi ĉi-matene legis la malsupran ŝercon:
Fabrikejo ekbruliĝas. La plej proksima fajro-brigandoj respondas rapide, kaj laboras forte, sed la fajro vastiĝas.
La estro de la fabrikejo krias, "Niaj plej valoraj sekretoj estas en ŝlosita ŝranko en la centro de la fabrikejo. estas savendaj! Mi donos 100 spesojn al tiu fajro-brigando kiu portos ilin al mi!"
La fajro-brigandanoj fortigas ilian laboron kontraŭ la fajro, tamen la fajro vastiĝas. Pli fajro-brigandoj alvenas kaj kuniĝas la laboro. La fajro ne plu vastiĝas, sed ne malvastiĝas. La estro de la fabrikejo krias, "Mi donos 500 spesoj al tiu fajro-brigando kiu portos al mia la sekretajn dosierojn!"
Subite oni aŭdis la malproksima sireno de fajropumpilo. La fajropumpilo proksimiĝas, sed ne haltas apud la alia fajropumpiloj. Senpauze, ĝi iras rekte en la brulantan fabrikejon, haltante nur kiam ĝi atingas la centron de la brula konstruaĵo. La fajro-brigandanoj elsaltas kaj tuj atakas la fajron kun ŝajne preterhoma forto. Vidante tiun ĉi ekzemplon, la aliaj fajro-brigandoj same atakas la fajron, kaj ili estingas ĝin!
Kiam li povas proksimiĝi, la estro de la fabrikejo iras kaj dankas la grupon. Li demandas al ili, ili uzos la 500 spesojn.
La ĉefa brigandano respondas, "Nu, unue ni nepre riparos la diablajn bremsojn de la fajropumpilo!"
Esperantisto serĉis Esperantajn librojn kaj aferojn en antikvaĵvendejo. Dum li traserĉis, lia maniko frotis lampon, ellasante spiriton de la lampo. La spirito dankis lin kaj donis al li tri volojn.
Kiel la unua volo la Esperantisto elektis, ke li havus libraron de ĉiu libro kaj revuo iam eldonita en Esperanto. La spirito plenumis la deziron. Kiel la dua volo la Esperantisto elektis, ke li havus domegon por hejmo kaj por enhavi la libraron. Kiel rapide kiel li diris la volon, jen domegon.
Kiel la tria volo la Esperantisto diris, "Mi ĉiam volis viziti miajn eksterlandajn Esperantistajn amikojn, sed mi havas teruregon pri flugado. Do, mia fina volo estas ke vi konstruu ponton de usono ĝis eŭropo, por ke mi povu iri tien per aŭto."
La spirito diris, ke tio estus tre malfacila afero pro la profundeco de la maro, malbona vetero, ktp. kaj petis, ke la Esperantisto elektu alian finan volon.
La Esperantisto pensis dum minuto, kaj diris, "Nu, mi ja ĉiam volis, ke mi komprenus virinojn." Kaj la spirito tuj respondis, "Ĉu Novjorko ĝis Londono sufiĉus?"
(You need Mozilla Firefox to read the Esperanto letters. Internet Explorer does not recognise them.)
(Vi bezonas Mozilla Firefox-on por legi la Esperantajn literojn. Internet Explorer ne agnoskas ilin.)
Viro gajnas grandan sumon per vetmaŝino en Las Vegas. La maŝino tintas, sonoras, kaj ŝutas monerojn. Antaŭ la maŝino haltas, malriĉe vestita viro alproksimiĝas kaj diris, "Mi ne volas ĝeni vin dum via granda momento, sed mia edzino estas malsana kaj bezonas kirurgion. Ĉu vi eble donus al mi $5000 el via gajnaĵo?"
La viro diras, "Nu, se vi diras la veron mi kondolencas vin. Sed mi scius, vi ne uzu la donacaĵon veta mono?"
La malriĉulo diras, "Ho, mi havas vetan monon."
"Doktoro, en mia vivo mi manĝis ostron nur unu fojon kaj nun infere doloras mia stomako. Ĉu povas esti, ke la ostro estas la kaŭzo?"
"Tre facile. Diru al mi, ĉu ĝi estis freŝa?"
"Tion mi vere ne scias."
"Ĉu vi ne rigardis ĝin, kiam vi malfermis la ŝelon?"
"Malfermi la ŝelon?"