2 posts tagged “artikoloj”
Interesa artikolo aperis je retportalo Ĝangalo.
Temas pri lingvoj kiuj baldaŭ malaperos.
Laŭ la verkisto de la artikolo, proksimume sesdek lingvoj jam havas nur unu parolanton!
Laŭ Vikipedio, ekzistas nun proksimume sep mil lingvoj. Ethnologue diras, ke 6 912 lingvoj estas konataj.
La perdo de nur unu estas tragika, sed ĉu la afero estas krizo? Mi ne scias, sed me opinias, ke ĝi ne estas krizo.
Lingvoj pereas nature. Kiu parolas la Asirian lingvon hodiaŭ? Aŭ la maljunan Egiptan, la Gotikan? Ĉu tio vere estas perdo? Eble, eble ne.
Nacioj kaj societoj evoluas konstante. La Angla lingvo, kiu mi parolas hejme, ne estas la lingvo parolita de miaj prauloj dum la Mezepoko.
Morto de lingvo ne vere estas perdo. Sed perdo de scio – tio estas la vera perdo.
Kial ĵurnalistoj, kiuj ne povas paroli la internacian lingvon, ofte verkas negativajn artikolojn pri nia lingvo?
Preskaŭ ĉiu anglalingva artikolo pri nia lingvo enhavas frazojn kiel “malsukcesa”, “utopia”, “nekomprenebla”, ktp? Kaj la ĵurnalistoj skribas kvazaŭ preskaŭ neniu povas paroli la lingvon!
Mi mem estas ĵurnalisto. Mi scias, ke mi devas esplori temon ĝisfunde antaŭ mi verkas artikolon. Kial neparolantoj ne faras same, kiam ili skribas pri Esperanto?