2 posts tagged “claude piron”
Mi ĵus trovis, ke forpasis Claude Piron, verkanto kaj esperantisto. Mi ricevis la suba mesaĝo:
La 22-an de januaro en sia hejmo en Gland,
Svisio, en la aĝo de 76 jaroj, pro koratako forpasis Claude Piron, konata
esperantlingva verkisto, membro de la Akademio de Esperanto kaj honora membro
de Universala Esperanto Asocio.
La suban informon mi trovis je la retejo http://www.edukado.net/pagina/Memore+al+Claude+PIRON/20115//#20116:
Svisa psikologo kun forta intereso pri
lingvoj, diplomito de la Interpretista Lernejo de Ĝeneva Universitato, Claude
Piron (Namur, 1931) estis tradukisto en UN (Novjorko) de 1956 ĝis 1961 (francen
el la angla, ĉina, hispana kaj rusa).
Li poste laboris ok jarojn en Monda
Organizo pri Sano, i.a. en Orienta Azio kaj Afriko. Trejnita kiel
psikanalizisto kaj psikoterapiisto, li komencis praktiki psikoterapion en 1969
en la ĝeneva regiono (de 1999 en Gland, Svislando). Li instruis en la
Psikologia kaj Edukscienca Fako de Ĝeneva Universitato de 1973 ĝis emeritiĝo en
1994. Lia ĉefa nuna aktiveco, krom la psikoterapia praktikado, estas profesie
trejni junajn psikoterapiistojn, per kontrolo de ilia laboro kaj partopreno en
trejnaj seminarioj. Li ofte prelegas pri psikologiaj problemoj, ĉefe en rilato
kun la spirita vivo, aŭ (malpli ofte) pri internacia komunikado kaj Esperanto.
Lia verko "Le
défi des langues" ("La lingva defio"), kiu estas iom
psikanalizo de internacia komunikado, estis eldonita ĉe L'Harmattan (Parizo) en
1994. Li publikigis en Esperanto ok romanojn, plurajn novelarojn, poemaron kaj
kantokasedon. Li publikigis diverslingve multajn artikolojn pri internacia kaj
interkultura komunikado, kaj pri psikologio. Li aŭtoris aŭ kunaŭtoris tri
franclingvajn librojn pri psikologiaj temoj.
Ĉu vi ankoraŭ legis la libron, “Gerda Malaperis”, de Claude PIRON?
Mi eklegis ĝin antaŭ du jaroj, post mi finis mian unuan kurson pri nia lingvo. Estas bona libro, aŭ pli ĵuste, libreto, uzata por instruado al komencanto.
La unuaj ĉapitroj estas tre facilaj, sed la sekvaj ĉapitroj iĝas pli kaj pli malfacilaj.
Do, la libreto helpas instrui lernanto ĝis mezgrada standardo.