46 posts tagged “esperanto”
Mi auntaŭ nelonge
vidis epidozon de la Anglan teledivan programon, nomita “Red Dwarf”, en kiu unu
karaktero parolas nian lingvon.
Lu diris nur: “Ĉu vi
parolas Esperanton?”
Kompreneble, mi tuj rimarkis ĝin!
Post sia morto la fama brazila futbalisto venis en la ĉielon. Ĉar li ankaŭ en la ĉielo ne povis resti sen fari ion, li tie trajnis kreis futbalekipon, en kiu ludis multaj aliaj iamaj talentoj. Nun okazis, ke en la infero oni aŭdis pri tio, kaj tiam la ĉefdiablo invitis la ĉielan ekipon al granda pokal-ludo. Kvankam preskaŭ ĉiuj iamaj famuloj estis en la ĉiela ekipo de Pele kaj por la infero ludis nur subklasaj ludistoj el iama usona karcersportgrupo, la infera ekipo gajnis 10 kontraŭ 0! – Kial? – Nu tute simple ĉar ĉiuj arbitroj estis en la infero!
Mi ĵus trovis, ke forpasis Claude Piron, verkanto kaj esperantisto. Mi ricevis la suba mesaĝo:
La 22-an de januaro en sia hejmo en Gland,
Svisio, en la aĝo de 76 jaroj, pro koratako forpasis Claude Piron, konata
esperantlingva verkisto, membro de la Akademio de Esperanto kaj honora membro
de Universala Esperanto Asocio.
La suban informon mi trovis je la retejo http://www.edukado.net/pagina/Memore+al+Claude+PIRON/20115//#20116:
Svisa psikologo kun forta intereso pri
lingvoj, diplomito de la Interpretista Lernejo de Ĝeneva Universitato, Claude
Piron (Namur, 1931) estis tradukisto en UN (Novjorko) de 1956 ĝis 1961 (francen
el la angla, ĉina, hispana kaj rusa).
Li poste laboris ok jarojn en Monda
Organizo pri Sano, i.a. en Orienta Azio kaj Afriko. Trejnita kiel
psikanalizisto kaj psikoterapiisto, li komencis praktiki psikoterapion en 1969
en la ĝeneva regiono (de 1999 en Gland, Svislando). Li instruis en la
Psikologia kaj Edukscienca Fako de Ĝeneva Universitato de 1973 ĝis emeritiĝo en
1994. Lia ĉefa nuna aktiveco, krom la psikoterapia praktikado, estas profesie
trejni junajn psikoterapiistojn, per kontrolo de ilia laboro kaj partopreno en
trejnaj seminarioj. Li ofte prelegas pri psikologiaj problemoj, ĉefe en rilato
kun la spirita vivo, aŭ (malpli ofte) pri internacia komunikado kaj Esperanto.
Lia verko "Le
défi des langues" ("La lingva defio"), kiu estas iom
psikanalizo de internacia komunikado, estis eldonita ĉe L'Harmattan (Parizo) en
1994. Li publikigis en Esperanto ok romanojn, plurajn novelarojn, poemaron kaj
kantokasedon. Li publikigis diverslingve multajn artikolojn pri internacia kaj
interkultura komunikado, kaj pri psikologio. Li aŭtoris aŭ kunaŭtoris tri
franclingvajn librojn pri psikologiaj temoj.
S-ro Koïchiro Matsuura, Ĝenerala Direktoro de Unesko, publikigis mesaĝon pri la celebrado de la Internacia Jaro de Lingvoj en 2008. En ĝi li skizas la ĉefajn idealojn kaj celojn de tiu speciala jaro, al kiu estos dediĉita ankaŭ la temo de la 93-a Universala Kongreso de Esperanto en Roterdamo en julio 2008. UEA aperigas la mesaĝon en Esperanta traduko kun la celo, ke ĝi estu vaste diskonigata inter esperantistoj.
Mesaĝo de S-ro Koïchiro Matsuura, Ĝenerala Direktoro de Unesko, pri la celebrado de la Internacia Jaro de Lingvoj 2008
La jaro 2008 estas proklamita Internacia Jaro de Lingvoj fare de la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj. Unesko, al kiu oni konfidis la taskon kunordigi la agadon por la Jaro, pretas plenumi sian rolon kiel gvida aganto.
La Organizaĵo estas plene konscia pri la decida graveco de la lingvoj por la multaj defioj, kiujn la homaro devos alfronti dum la venontaj jardekoj.
La lingvoj fakte estas nepraj por la identeco de la homaj grupoj kaj individuoj kaj por ilia paca kunekzisto. Ili estas strategia faktoro por antaŭeniri al daŭropova evoluigo kaj harmonia rilato inter la tutmonda kaj la loka.
La lingvoj havas kernan gravecon por atingi la ses celojn de Edukado por Ĉiuj (EPĈ) kaj la Jarmilajn Evoluigajn Celojn (JEC) aprobitajn de Unuiĝintaj Nacioj en 2000.
Kiel faktoro de socia integriĝo, la lingvoj ludas strategian rolon en la forigo de la ekstrema malriĉeco kaj malsato (JEC 1), dum kiel kolonoj de alfabetiĝo kaj lernado de kapabloj por la vivo ili estas ankaŭ nepraj por atingi universalan unuanivelan edukadon (JEC 2). La batalo kontraŭ HIV/aidoso, malario kaj aliaj malsanoj (JEC 6) devas utiligi la lingvojn de la koncernaj homgrupoj por trafi ilin, kaj la konservado de lokaj kaj indiĝenaj scioj kaj lertoj strebe al naturmedia pluteneblo (JEC 7) estas kerne ligita al lokaj kaj indiĝenaj lingvoj.
Plie, la kultura diverseco estas intime ligita al la lingva diverseco, kiel indikite en la Universala Deklaracio pri Kultura Diverseco de Unesko kaj ĝia Agoplano (2001), la Konvencio por la Konservado de la Nemateria Kultura Heredaĵo kaj la Konvencio pri la Protektado kaj Antaŭenigo de la Diverseco de la Kulturaj Esprimoj (2005).
Tamen, en la daŭro de kelkaj generacioj, pli ol 50% el la 7000 lingvoj parolataj en la mondo povos malaperi. Nun estas uzata malpli ol kvarono el ili en la lernejoj kaj ciberspaco, kaj la plimulton oni uzas nur sporade. Miloj da lingvoj -- malgraŭ tio ke ĉiu estas regata de homgrupo kiu ĝin uzas kiel ĉiutagan komunikilon -- forestas el la eduksistemoj, komunikaj rimedoj, eldona industrio kaj ĝenerale el la publika sfero.
Urĝas agi. Kiel? Per la kuraĝigo kaj prilaboro de lingvopolitikoj ebligantaj al ĉiu lingvokomunumo la uzon de ties gepatra lingvo kiel eble plej vaste kaj ofte, ankaŭ en la edukado, apud la rego de iu nacia aŭ regiona lingvo kaj iu internacia lingvo. Ankaŭ kuraĝigante la parolantojn de regantaj lingvoj regi alian nacian aŭ regionan lingvon kaj unu aŭ du internaciajn lingvojn. Nur se plurlingvismo estos plene akceptita, ĉiuj lingvoj povos trovi sian lokon en nia tutmondiĝinta mondo.
Tial Unesko invitas la registarojn, UN-organojn, organizaĵojn de la civila socio, edukajn instituciojn, asociojn de profesiuloj kaj ĉiujn aliajn koncernatojn stimuli la respekton, antaŭenigon kaj protektadon de ĉiuj lingvoj, aparte de tiuj endanĝerigitaj, en ĉiuj situacioj de la individua kaj kolektiva vivoj.
Ĉu per iniciatoj sur la eduka kampo, la ciberspaco aŭ la klera medio; ĉu per projektoj por savtenado de endanĝerigitaj lingvoj aŭ antaŭenigo de la lingvoj kiel iloj de socia integriĝo; aŭ per esplorado de la interrilato inter la lingvoj kaj la ekonomio, inter la lingvoj kaj scioj de la indiĝenoj aŭ inter la lingvoj kaj la kreado, estas necese ke la ideo "lingvoj gravas!" estu diskonigata ĉie.
Tiukuntekste, la 21-a de februaro kiel dato de la naŭa Internacia Tago de la Gepatra Lingvo havos elstaran signifon kaj estos aparte taŭga limdato por la enkonduko de iniciatoj celantaj antaŭenigon de lingvoj.
Nia komuna celo estas atingi agnoskon, sur la nacia, regiona kaj internacia niveloj, pri la graveco de la lingva diverseco kaj plurlingvismo en la eduka, administra kaj jura sistemoj, en la kulturaj esprimoj kaj komunikaj iloj, en la ciberspaco kaj komerco.
La Internacia Jaro de Lingvoj 2008 alportos unikan ŝancon por fari decidan antaŭeniron survoje al la atingo de tiuj celoj.
Koïchiro Matsuura
Ĉu vi konas la vorton “kabei”? Ĝi signifas “estinte aktivulo forlasi la Esperanto-movadon”.
Kabe estis la pseŭdonimo de pola okulkuracisto d-ro Kazimierz BIEN, frua esperantisto kaj unu el la plaj grandaj stilistoj dum la frua periodo de nia lingvo.
Kabe, kiu estis la vicprezidanto de la Akademio de Esperanto, verkis vortaron kaj tradukis romanon, La Faraono, de Bolesław Prus.
En 1911, Kabe kabeis – li senkomente forlasis la movadon. Li donis siajn kialojn nur en 1931, kiam li iris dum intervjuo, ke li ne plu kredis, ke Esperanto estis la solvo de la lingvo internacia.
Do, vi nun scias kial ni utilas la vorton “kabei”.
Mi trovis la suban ŝercon pri la Usona prezidanto, George W Bush (Ĝorĝ Dablju Buŝ), ĉi tie.
Prezidanto Bush decidis lerni Esperanton
Prezidanto Bush decidis lerni Esperanton. Rice demandas lin: „Kial precipe Esperanton, vi ja apenaǔ scipovas la anglan kaj hispanan?“ – „Nu mi vidis, ke ankoraǔ neniam usona ŝtatestro vizitis Esperantion kaj tial mi tion volas tuj fari kaj nature volas saluti la homojn tie en sia lingvo.“ (dmw 2006-05-29)
Dum la venonta semajno, mi realvenos al mia antaŭa laborejo. Mi foriris dum marto, sed mia nova laboro ne estis ĉio, kio mi esperis. Nu, mi havas novan laboron ĉe la alia loko.
Mia edzino kaj mi hieraŭ partoprenis la jarkunvenon de la Esperanto-Asocio de Suda Afriko, kiu okazis en la Johanesburga Bestoĝardeno.
Post la kunveno, la grupo piediris tra la bestoĝardeno, kaj rigardis la diversajn bestojn. Unu el la grupo ankaŭ paroladis pri la diversaj arboj en la bestoĝardeno, do ni ciuj lernis multe.
Ni ambaŭ ĝuis la tagon, kaj ni esperas, ke ni povos partopreni la venontan kongreseton de la asocio, kiu okazos en Durbano en 2008.
Karaj samideanoj, mi scivolas – kie vi lernis Esperanton, kaj ĉu vi ofte utilas la lingvon? Kiel, kaj kiam?
Mi lernas unue per la interreto, tiam per libro nomita “Gerda Malaperis” de Claude PIRON. Mi utilas la lingvon ĉefe por paroli kun aliaj esperantistoj per la reto, kaj mi ankaŭ parolas kun membroj de la Esperanto-Asocio de Suda Afriko, de kiu ankaŭ mi estas membro.
Mi ĝuas renkonti aliajn esperantistojn per la reto.