1 post tagged “fajro”
Ĉu vi ĝuas ŝercojn? Ili certe plaĉas al mi!
Mi ĉi-matene legis la malsupran ŝercon:
Fabrikejo ekbruliĝas. La plej proksima fajro-brigandoj respondas rapide, kaj laboras forte, sed la fajro vastiĝas.
La estro de la fabrikejo krias, "Niaj plej valoraj sekretoj estas en ŝlosita ŝranko en la centro de la fabrikejo. estas savendaj! Mi donos 100 spesojn al tiu fajro-brigando kiu portos ilin al mi!"
La fajro-brigandanoj fortigas ilian laboron kontraŭ la fajro, tamen la fajro vastiĝas. Pli fajro-brigandoj alvenas kaj kuniĝas la laboro. La fajro ne plu vastiĝas, sed ne malvastiĝas. La estro de la fabrikejo krias, "Mi donos 500 spesoj al tiu fajro-brigando kiu portos al mia la sekretajn dosierojn!"
Subite oni aŭdis la malproksima sireno de fajropumpilo. La fajropumpilo proksimiĝas, sed ne haltas apud la alia fajropumpiloj. Senpauze, ĝi iras rekte en la brulantan fabrikejon, haltante nur kiam ĝi atingas la centron de la brula konstruaĵo. La fajro-brigandanoj elsaltas kaj tuj atakas la fajron kun ŝajne preterhoma forto. Vidante tiun ĉi ekzemplon, la aliaj fajro-brigandoj same atakas la fajron, kaj ili estingas ĝin!
Kiam li povas proksimiĝi, la estro de la fabrikejo iras kaj dankas la grupon. Li demandas al ili, ili uzos la 500 spesojn.
La ĉefa brigandano respondas, "Nu, unue ni nepre riparos la diablajn bremsojn de la fajropumpilo!"