1 post tagged “letero”
Iam, en poŝtoficejo, leterportistoj apartigis leterojn. Unu el la leteroj estis adresita:
S-ro
DIO
Ĉielo
- Kiel ni povus liveri ĝin? Ni tuj malfermu la leteron kaj kontrolu ĉu ni povas iel helpi la sendinton.
La letero, verkita de knabo, jene tekstis:
"Sinjoro, mia patro estas sen mono, maldungita, kaj devas vivteni mian patrinon, miajn gefratojn kaj min. La fakturoj estas baldau pagendaj. Bonvolu sendi al ni mil dolarojn por mildigi nian problemon. Antaudanke,
Joĉjo"
Kompate, la poŝtoficistoj decidis kolekti monon. Ili nur atingis okcent dolarojn, sed ili sendis la sumon, anonime. Ili ne kuraĝus respondi... En la posta semajno, la knabo sendis plian leteron:
"Koran dankon, Sinjoro. Mi pli forte preĝos por danki al vi. Venontfoje, vi tamen sendu al mi ĉekon, ĉar la leterportisto jam ŝtelis al ni ducent dolarojn.
Joĉjo"