13 posts tagged “lingvo”
Mi auntaŭ nelonge
vidis epidozon de la Anglan teledivan programon, nomita “Red Dwarf”, en kiu unu
karaktero parolas nian lingvon.
Lu diris nur: “Ĉu vi
parolas Esperanton?”
Kompreneble, mi tuj rimarkis ĝin!
S-ro Koïchiro Matsuura, Ĝenerala Direktoro de Unesko, publikigis mesaĝon pri la celebrado de la Internacia Jaro de Lingvoj en 2008. En ĝi li skizas la ĉefajn idealojn kaj celojn de tiu speciala jaro, al kiu estos dediĉita ankaŭ la temo de la 93-a Universala Kongreso de Esperanto en Roterdamo en julio 2008. UEA aperigas la mesaĝon en Esperanta traduko kun la celo, ke ĝi estu vaste diskonigata inter esperantistoj.
Mesaĝo de S-ro Koïchiro Matsuura, Ĝenerala Direktoro de Unesko, pri la celebrado de la Internacia Jaro de Lingvoj 2008
La jaro 2008 estas proklamita Internacia Jaro de Lingvoj fare de la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj. Unesko, al kiu oni konfidis la taskon kunordigi la agadon por la Jaro, pretas plenumi sian rolon kiel gvida aganto.
La Organizaĵo estas plene konscia pri la decida graveco de la lingvoj por la multaj defioj, kiujn la homaro devos alfronti dum la venontaj jardekoj.
La lingvoj fakte estas nepraj por la identeco de la homaj grupoj kaj individuoj kaj por ilia paca kunekzisto. Ili estas strategia faktoro por antaŭeniri al daŭropova evoluigo kaj harmonia rilato inter la tutmonda kaj la loka.
La lingvoj havas kernan gravecon por atingi la ses celojn de Edukado por Ĉiuj (EPĈ) kaj la Jarmilajn Evoluigajn Celojn (JEC) aprobitajn de Unuiĝintaj Nacioj en 2000.
Kiel faktoro de socia integriĝo, la lingvoj ludas strategian rolon en la forigo de la ekstrema malriĉeco kaj malsato (JEC 1), dum kiel kolonoj de alfabetiĝo kaj lernado de kapabloj por la vivo ili estas ankaŭ nepraj por atingi universalan unuanivelan edukadon (JEC 2). La batalo kontraŭ HIV/aidoso, malario kaj aliaj malsanoj (JEC 6) devas utiligi la lingvojn de la koncernaj homgrupoj por trafi ilin, kaj la konservado de lokaj kaj indiĝenaj scioj kaj lertoj strebe al naturmedia pluteneblo (JEC 7) estas kerne ligita al lokaj kaj indiĝenaj lingvoj.
Plie, la kultura diverseco estas intime ligita al la lingva diverseco, kiel indikite en la Universala Deklaracio pri Kultura Diverseco de Unesko kaj ĝia Agoplano (2001), la Konvencio por la Konservado de la Nemateria Kultura Heredaĵo kaj la Konvencio pri la Protektado kaj Antaŭenigo de la Diverseco de la Kulturaj Esprimoj (2005).
Tamen, en la daŭro de kelkaj generacioj, pli ol 50% el la 7000 lingvoj parolataj en la mondo povos malaperi. Nun estas uzata malpli ol kvarono el ili en la lernejoj kaj ciberspaco, kaj la plimulton oni uzas nur sporade. Miloj da lingvoj -- malgraŭ tio ke ĉiu estas regata de homgrupo kiu ĝin uzas kiel ĉiutagan komunikilon -- forestas el la eduksistemoj, komunikaj rimedoj, eldona industrio kaj ĝenerale el la publika sfero.
Urĝas agi. Kiel? Per la kuraĝigo kaj prilaboro de lingvopolitikoj ebligantaj al ĉiu lingvokomunumo la uzon de ties gepatra lingvo kiel eble plej vaste kaj ofte, ankaŭ en la edukado, apud la rego de iu nacia aŭ regiona lingvo kaj iu internacia lingvo. Ankaŭ kuraĝigante la parolantojn de regantaj lingvoj regi alian nacian aŭ regionan lingvon kaj unu aŭ du internaciajn lingvojn. Nur se plurlingvismo estos plene akceptita, ĉiuj lingvoj povos trovi sian lokon en nia tutmondiĝinta mondo.
Tial Unesko invitas la registarojn, UN-organojn, organizaĵojn de la civila socio, edukajn instituciojn, asociojn de profesiuloj kaj ĉiujn aliajn koncernatojn stimuli la respekton, antaŭenigon kaj protektadon de ĉiuj lingvoj, aparte de tiuj endanĝerigitaj, en ĉiuj situacioj de la individua kaj kolektiva vivoj.
Ĉu per iniciatoj sur la eduka kampo, la ciberspaco aŭ la klera medio; ĉu per projektoj por savtenado de endanĝerigitaj lingvoj aŭ antaŭenigo de la lingvoj kiel iloj de socia integriĝo; aŭ per esplorado de la interrilato inter la lingvoj kaj la ekonomio, inter la lingvoj kaj scioj de la indiĝenoj aŭ inter la lingvoj kaj la kreado, estas necese ke la ideo "lingvoj gravas!" estu diskonigata ĉie.
Tiukuntekste, la 21-a de februaro kiel dato de la naŭa Internacia Tago de la Gepatra Lingvo havos elstaran signifon kaj estos aparte taŭga limdato por la enkonduko de iniciatoj celantaj antaŭenigon de lingvoj.
Nia komuna celo estas atingi agnoskon, sur la nacia, regiona kaj internacia niveloj, pri la graveco de la lingva diverseco kaj plurlingvismo en la eduka, administra kaj jura sistemoj, en la kulturaj esprimoj kaj komunikaj iloj, en la ciberspaco kaj komerco.
La Internacia Jaro de Lingvoj 2008 alportos unikan ŝancon por fari decidan antaŭeniron survoje al la atingo de tiuj celoj.
Koïchiro Matsuura
Ĉu vi konas la vorton “kabei”? Ĝi signifas “estinte aktivulo forlasi la Esperanto-movadon”.
Kabe estis la pseŭdonimo de pola okulkuracisto d-ro Kazimierz BIEN, frua esperantisto kaj unu el la plaj grandaj stilistoj dum la frua periodo de nia lingvo.
Kabe, kiu estis la vicprezidanto de la Akademio de Esperanto, verkis vortaron kaj tradukis romanon, La Faraono, de Bolesław Prus.
En 1911, Kabe kabeis – li senkomente forlasis la movadon. Li donis siajn kialojn nur en 1931, kiam li iris dum intervjuo, ke li ne plu kredis, ke Esperanto estis la solvo de la lingvo internacia.
Do, vi nun scias kial ni utilas la vorton “kabei”.
Mi trovis la suban ŝercon pri la Usona prezidanto, George W Bush (Ĝorĝ Dablju Buŝ), ĉi tie.
Prezidanto Bush decidis lerni Esperanton
Prezidanto Bush decidis lerni Esperanton. Rice demandas lin: „Kial precipe Esperanton, vi ja apenaǔ scipovas la anglan kaj hispanan?“ – „Nu mi vidis, ke ankoraǔ neniam usona ŝtatestro vizitis Esperantion kaj tial mi tion volas tuj fari kaj nature volas saluti la homojn tie en sia lingvo.“ (dmw 2006-05-29)
Karaj samideanoj, mi scivolas – kie vi lernis Esperanton, kaj ĉu vi ofte utilas la lingvon? Kiel, kaj kiam?
Mi lernas unue per la interreto, tiam per libro nomita “Gerda Malaperis” de Claude PIRON. Mi utilas la lingvon ĉefe por paroli kun aliaj esperantistoj per la reto, kaj mi ankaŭ parolas kun membroj de la Esperanto-Asocio de Suda Afriko, de kiu ankaŭ mi estas membro.
Mi ĝuas renkonti aliajn esperantistojn per la reto.
Regular readers of my blog will know that I sometimes post in another language.
It is called Esperanto, and it is a planned language, designed with the intention to facilitate communication between people with different home languages - an international language, as it were.
The fundaments of the language were published in 1887 by Esperanto's creator, a Polish eye specialist, Dr LL Zamenhof, who used the pseudonym "Dr Esperanto". The word means "one who hopes".
Today, Esperanto has an estimated two million speakers. It also boasts a vast body of literature and music, spanning most genres.
Esperanto is purposely easy to learn. In fact, it is estimated to be 10 times easier than French or German, meaning that in one mont, the student of Esperanto should have a command of the language equivalent to that of someone who has been studying German for 10 months!
If you're interested in finding out more, pop into the Esperanto group on Vox. Posting is welcome in both English and Esperanto. Otherwise, just send me a private message!
Mi ofte aŭdas, kaj legas, ke Esperanto malsukcesis. Ĵurnalistoj kutime skribas pri la lingvo kvazaŭ ĝi estas nekomprenebla, kaj uzata nur de malgrandaj grupoj de idealistoj.
Iu lingvo estas nekomprenebla se vi estas neparolanto, sed por parolantoj, ĝi certe estas komprenebla.
Nur du miljonoj da homoj povas paroli nian lingvon. Estas fakto. Sed ĉu tiu fakto signifas, ke la lingvo malsukcesis? Mi opinias nee.
Multaj da homoj uzas la lingvon por komuniki kun aliaj homoj, kiuj ne komprenas la anglan, la germanan, aŭ la aliajn kutimajn lingvojn. Mia hejmlingvo estas la langla, kaj mi tute ne komprenas la japanan. Tamen, me unufoje parolis bone kin japanano, kiu ne povas paroli la anglan. Se vi demandus de ni, ĉu la lingvo malsukcesis, nia respondo sendube estus: “Ne, tute ne!”
Ni utilas la lingvon por komuniki. Ĉu tio ne estas la celo?
Ne, Esperanto ne malsukcesis. Ĝi kreskas ĉiutage, kaj homoj uzas ĝin laŭ la intenco de Zamenhof. Ĝi sukcesas, kaj ĝi sukcesados. Tial Esperanto restas la lingvo por mi.
Ĉu vi scias, ke la iama estro de germanio, Adolf Hitler, malŝategas nian lingvon? Li eĉ malliberigis esperantistojn en koncentrejoj.
Hitler opiniis, ke Esperanto estis Juda ilo (Zamehnof estis Judo), kaj li skribis tiun en sia libro, Mein Kampf (Mia Batalo).
Li ne estis la sola estro, kiu malŝatis Esperanton. Joseph Stalin (Esperante: Jozef Stalin) ankaŭ mortigis esperantistojn, ne pro la sama kialo.
Stalin volas halti
kommuniko inter la ordinaraj rusoj kaj la malorienta mondo. Esperanto estus ilo
pro tiel kommuniko.
(You need Mozilla Firefox to read the Esperanto letters. Internet Explorer does not recognise them.)
(Vi bezonas Mozilla Firefox-on por legi la Esperantajn literojn. Internet Explorer ne agnoskas ilin.)
Mi eklernis Esperanton antaŭ tri jaroj, post mi legis pri la lingvo je la interreto.
Mi komencis studi per senkosta kurso je la reto, kaj lernis plu per Gerda Malaperis de Claude PIRON. Tiam me trovis la Esperanto-Asocio de Suda Afriko (EASA), kaj membriĝis. Mi ankaŭ trapasis la elementan ekzamenon de EASA.
Oni diras, ke lerni lingvon per la reto estas neebla, sed mi malkonsentas, ĉar mi lernis tiel. Se oni elŝutas kantojn, paroladojn, ktp, oni povas lerni ne nur skribi kaj legi, sed ankaŭ paroli.
Multaj da homoj ne kredas, ke Esperanto sukcesis. Denove, mi malkonsentas. Mi havas korespondantojn en Argentino, Ukrainio, kaj aliaj landoj, kiuj ne parolas la anglan lingvon. Per Esperanto, ni komunikas bone. Ĉu tio ne estas la celo de nia lingvo?
Do, por mi, Esperanto sukcesis, kaj suckesadas. Tial Esperanto estas la lingo por mi.
(You need Mozilla Firefox to read the Esperanto letters. Internet Explorer does not recognise them.)
(Vi bezonas Mozilla Firefox-on por legi la Esperantajn literojn. Internet Explorer ne agnoskas ilin.)
Apparently, today is Esperanto Day, which is meaningful
to me because I often use Esperanto on my blog.
Esperanto is a planned
language intended for world communication. You can read more about the language
here.
-----oOo----- Verŝajne, hodiaŭ estas Esperanto-Tago, kiu estas signifoplena por mi, ĉar mi ofte uzas Esperanton en mia blogo. Esperanto estas planlingvo,
intencata por mondkomuniko. Vi povas legi plu pri la lingvo ĉi tie.
