1 post tagged “piratoj”
Antaŭ multaj jaroj, kiam velŝipoj travojaĝis la marojn, brava kaj sentima ŝipestro komandis belan frajtŝipon. Tamen, ankaŭ sur la maroj oni trovis piratojn, kaj dum vojaĝo, la observisto de la frajtŝipo kriis, "Piratoj! Du pirataj ŝipoj alproksimigas nian tribordan pruon!"
"Preparu forpeli enirantojn!" diris la ŝipestro al siajn maristojn, kaj ili forte rezistigis la piratojn. Sed la piratoj estis tro multe, kaj la batalo turniĝis kontraŭ la frajtŝipanaro. Kiam ĉio aperis perdita, la ŝipestro kriis al sia sepa maato, "Knabo! Alportu mian ruĝan ĉemizon!" La knabo alportis la ruĝan ĉemizon, la ŝipestro surmetis ĝin, kaj eniris denove, kaj pli forte, la barakton. Kuraĝiginte per lia braveco, lia ŝipanaro ankaŭ batalis pli forte, kaj baldaŭ ili forpuŝis la piratojn.
Du tagoj poste, la observisto denove ekkriis, "Piratoj! Kvar ... kvar piratŝipoj apud nia baborda pruo!" Denove la frajtmaristoj penis defendi kontraŭ la piratoj. Denove ili preskaŭ malsukcesis. La ŝipestro repostuliĝis de sia sepa maato, "Alportu mian ruĝan ĉemizon!" Denove, post longa batalo, la piratoj senkuraĝiĝis kaj forveladis.
Dum la sekva nokto, dum la oficira vespermanĝo, la unua maato demandis de la ŝipestro, "Kapitano, kial dum la batalo vi postulis vian ruĝan ĉemizon? Ĉu tiu estas via 'bonŝanca' ĉemizo?"
"Ne, ne bonŝanca ĉemizo," ridis la ŝipestro. "Sed, la ruĝkoloro kaŝas mian sangon, kaj la maristoj, pensante mi senvundita, eble nevundebla, daŭras barakti forte kaj kuraĝe."
"Ho, bona ideo!" diris la unua maato. Post tri tagoj, la observisto ekkriis timege, "Piratoj, plimulte da piratoj! Ho, ve, dek pirataj ŝipoj venas rekte al nia pruo!" Ne volante malŝpari tempon, la ŝipestro diris al la sepa maato, "Knabo! Tuj alportu mian brunan pantalonon!"